Historio
La malfacila sociala kaj akonomia situacio kiu trafas la Konga loĝantaro ĝenerale kaj tiu de la provinco de Maniema ĉefe, ne ŝparis la Minaĵan urbeton de Kalima kaj la vilaĝoj ĉirkaŭ tiu urbeto. En Kalima antaŭ jaroj estis Belga minaĵa societo SOMNKI kiu ekspluatis.
Tie estis la Belga societo SOMINKI, gvidita de Italoj kaj Belgoj - bankrotis 1996 dum la milito de Laurent Désiré KABILA. Nun SAKIMA protektas nur la posedaĵon de SOMINKI. Tiu societo kiu dungis 3000 laboristojn. Aliflanke, por la disvolviĝo de vilaĝoj ĉirkaŭ Kalima, SOMINKI ankaŭ kuraĝigis agrikulturajn aktivecojn de vilaĝantoj. Kiuj nun pro manko de motivo folasis ailiaj aktivecoj.
La akvo aliro pro la defektigo de la infrastrukturoj, estas limigita nur por 2% de loĝantoj de Kalima. Do en la kvartalo kie antaŭe loĝis blankulojn. Alia granda parto de loĝantoj uzas ne purigita akvon. Kiu okazigas malsanojn al infanoj ktp.
Antaŭ tiu situacio Etienne KATCHELEWA kaj aliaj dum sia universitata studado pri agronomio, kreis neprofitan asocion nome de PIEADC (nun Kamparana Solidareco), cele lukti kontraŭ la malriĉeco en la urbeto Kalima/Maniema, D.R.Kongo, kiu situas 100 km for de Kindu, la ĉefurbo de la la provinco Maniema.
Etienne kiel filo de tiu urbeto deziras kontribui al la disvolviĝo, li lernis Esperanton en Goma je Solidareco Bona Volo, kie li estas inter la kreintoj.
Tie estis la Belga societo SOMINKI, gvidita de Italoj kaj Belgoj - bankrotis 1996 dum la milito de Laurent Désiré KABILA.
PIEADC signifas: Agronoma programo de iniciatoj kaj enkadrigo por la komunuma disvolviĝo. Ĝi posedas ejojn por brutaro kaj oficejon, kaj havas lagojn kaj aliajn kampojn, por la vilaĝanoj kun kiuj ni kunlaboras. Laŭ la statuto kaj leĝe rekonita en la Jaro 2006 estis 11 personoj; 2012 ni estas 20 personoj. PIEADC amendos la statuton kaj la asocio tuj iĝos "SPDD": Kamparana Solidareco por la Daŭra Disvolviĝo.
Malgraŭ la malfacilaĵoj, PIEADC bone evoluas malgraŭ la lasta cedo aŭ rompiĝo de la digo de unu el niaj lagetoj. Ni per iom da mono, kiun ni ricevis post la vendo de fiŝoj, plibonigis alian lageton.Ĉe ni estas 36 lagetoj. Kiam ni ricevis la unuan monhelpon, ni plibonigis nun kvar. Ĉar ili estas grandaj. Ni volas plibonigi ĉiujn lagetojn por havi sufiĉe da fiŝoj por la merkato, kaj prilabori ilin konservante en fridigilo.
Necesas ripari la digojn de aliaj lagoj. La taŭga periodo por plibonigi lagojn estas dum la sen-pluva sezono, fine de Majo ĝis la unua semajno de Oktobro.
Batalas por la protekto de la medio, aranĝas semiariojn por la konsciigo de loĝantoj pri la graveco purigi akvon antaŭ la trinkado, seminarioj pri la novaj agrikulturaj metodoj, metodoj por bredi ktp.
Nun planas kunlabore kun s-ro Manfred WESTERMAYER akvo aliro por la urbeto de Kalima.

- La celoj de PIEADC en 2013
1. Promocii lokajn iniciatojn por sociekonomia evoluo-projekto de Pangi, kies celo estis la sendependa batalado kontraŭ malriĉeco
2. Provizi al la enloĝantoj de Pangi kaj precipe tiuj de Kalima puran akvon.
3. Reetabli la agrikulturon en la regiono.
4. Trovi lokajn kaj internaciajn partnerojn, kiuj povas subteni nianlaboron.
La atingoj de PIEADC en 2013
1. 3 fiŝlagetoj estis plibonigataj. Do nun funkcias entute 6 fiŝlagetoj. PIEADC ankaŭ disdonis fiŝidojn al malgrandaj fiŝkulturantoj en Kalima. Okazis tri kurso-tagoj pri novaj teknikoj de fiŝkulturado. Freŝaj fiŝaĵoj estas nun venditaj en Kalima kaj Pangi.
2. La akvo-alira projekto iomete progresis. Ni provizis al la ĝenerala hospitalo de Kalima la aliron al purakvo, ĉar antaŭ longa tempo oni suferis pro ties manko. La najbaroj de la hospitalo profitis pro tiu atingo, ĉar antaŭe ili bezonis iri 3 kilometrojn por trovi malpuran akvon. Ni dankas al la Germana firmao WKV, kiu finance subtenis tiun projekton per subvencio da 3000 eŭroj.
3. En novembro 2013 Manfred Westermayer (nome deAVE) petis al PIEADC, ke oni enketu pri la orfoj de Kalima. Nun ni scias, ke 290 georfoj bezonas la subtenon de PIEADC por la alfabetigo jarstude 2014-2015. PIEADC aparte interesos pri la bonfarto de la knabinoj.
4. PIEADC trovis pli da partneroj.
Oni faris kontrakton kun lokala asocio kies akronimo estas DPEEORMA. Ĝia celo estas la protektado kaj zorgado de orfoj. PIEADC daŭre gardis la iamajn partnerojn: i.a. ADRA kaj SAKIMA.
Rilate al Internaciaj partneroj, PIEADC gajnis kvar partnerojn, t.e.:
1. la organizo GWP en Stokholmo, Svedio. al kiu PIEADC prezentis sian projekton pri trinkakvo por la urbeto de Kalima. Oni ankoraŭ atendas la respondon.
(Bedaŭrinde, la 9-a de aprilo 2014 oni sendis respondon rifuzantan al PIEADC ).
2. Cooperazione Incontrofra Ipopoli , Italio. PIEAD sendis al tiu la raporton por la jaro 2013. La unua renkontiĝo kun la reprezentantoj de la Itala organizo okazos meze de junio 2014 en Kindu/Maniema.
3. Clinton Foundation , Usono. Novembre 2013 PIEADC proponis al tiu projekton pri la edukado de knabinoj, la progreso de virinoj kaj la kreado de iniciatoj por socia-ekonomia evoluo.
4. La Germana firmao WKV, apogis la trinkakvan projekton en Kalima.
Tiaj kontaktoj gravas, ĉar ili donas al PIEADC la esperon por la estonteco.
- Perspektivoj por 2014
Por la jaro 2014, la samaj celoj de 2013 daŭre validos. Sed aldoniĝas la sektoro pri agrikulturo. PIEADC esperas, ke oni trovu financajn rimedojn tion fari .
Tamen La prioritato por 2014 estas la purakva projekto, kiu ege malhelpas la enloĝantojn de Kalima.
Nur 8,4 % de la tuta teritorio de Pangi kaj 2,6% de Kalima havas trinkakvajn instalaĵojn. La enloĝantoj de Pangi malsaniĝas pro la trinkado de malpura akvo. Multe da infanoj mortas pro tio. Pasintjare en Kalima kaj Pangi la infana mortonteco pro diarrhoea lakso estis 34 % . Denove PIEADC urĝe petas al parteneroj, ke ili subtenu la projekton de PIEADC. Eĉ se la solvo ne estos trovata por la tuta teriorio, almenaù en Kalima solvo gravas, ĉar multaj da Pangi-anoj amasiĝas en Kalima.
En la jaro 2014, PIEADC deziras ankaŭ establi en Kalima kaj kelkaj vilaĝoj de Pangi agrikulturajn aktivojn (porkobredado, kokobredado), por ke ni luktu kontraù la malsato. Laŭ sanraporto de Kalima (2013) oni taksas, ke 24,7 % de la loĝantaro malsatas : de sanvidpunkto, tiu estas alarmega.
En septembro 2014, PIEADC celas kultivi en propraj kampoj la rizon, maizon kaj brasikon.
Per ĉi-tiu raporto, PIEADC alvokas la helpon de bonfarantoj kaj partneroj, por ke tiuj projektoj konkretiĝu kaj helpu al la enloĝantoj de Kalima kaj Pangi.
Daŭre PIEADC konsciigos la enloĝantojn de Pangi teritorio pri la agrikulturo, por ke ĝi reprenu sian placon por la disvolvigo de la teritorio. La ĉeesto de Inĝeniero pri Agronomio en PIEADC, S-ro Etienne KATCHELEWA estas ege pozitiva por la asocio ĉar li, ĉar la la agrikulturantoj de Pangi multe profitas pro liaj profesiaj kompetencoj.
Ni kaptas la okazon peti al kunlaborantoj, kaj al ĉiuj legantoj de nia raporto, ke ili rekte aŭ malrekte investu en nia batalo, aŭ per la financado de iuj projektoj aŭ per la klopodo interesigi aliajn organizojn.
PIEADC estas modesta sed tre ambicia asocio. Tamen sen la kunlaborado aŭ la kontribuoj de aliaj organizoj, nenio eblos por la feliĉo kaj la bonfarto de la Kalima-anoj kaj Pangi-anoj.
- Perspektivoj por 2014
- PIEADC dankas siajn kunlaborantajn organizojn, kiuj ebligis la konkretiĝon de tiuj projektetoj je la feliĉo de la enloĝantoj de Pangi kaj Kalima. Ni ankaŭ dankas la organizojn, kiuj konsentis kunlabori kun PIEADC. Espereble, la novaj parteneroj iel subtenos niajn agadojn.
PIEADC bondeziras al vi ĉiuj tre sukcesan jaron.